Home | Text-Only | gopher:// | gemini://

Mia Esperanta Traduko de la Havamalo

Cxi tio estas laboro en progreso kaj estas permesita laux la permesilo Krea Komunajxo Atribuite 4.0 Internacia (CC BY 4.0)

[HTTPS] Krea Komunajxo Atribuite 4.0 Internacia (CC BY 4.0) Permesilo

1

Rigardu cxirkauxen kiam oni atingas pordon,
Cxiam estu singarda, cxiam estu atentema;
Cxar oni neniam scias,
Cxu oni povus vidi malamikon.

2

Saluton al la donanto!
Fremdulo alvenis!
Kie sidos la fremdulo?
Donu al ri sidlokon apud la fajro,
Kaj provu rian sorton.

3

Donu al la vaganto fajron
Por varmigi siajn malvarmajn genuojn;
Viando kaj sekaj vestoj bezonas tiuj,
Kiuj vojagxis tra la montojn.

4

Donu al la gasto akvon kun mangxo,
Mantukon, afablan bonvenon,
Konversacion kaj poste silenton
Por ke ri rakontu sian rakonton.

5

Tiuj, kiuj vojagaz, bezonas sagxon;
La malsagxulo restu hejme;
Oni ridos pri la malsagxulo
En la kompanio de sagxuloj.

6

Oni ne fanfaronu pri sia sagxo,
Sed anstatauxe estu singarda;
Kiam venas sagxuloj,
Tiuj, kiuj silentas,
Malofte diras erarojn.
Oni ne trovos pli bonan amikon
Ol sia mem sagxo.

7

Singarda gasto,
Kiu venas al mangxo,
Sidas silente;
Tenante riajn orelojn atentaj;
Tenante riajn okulojn atentaj.
Cxi tio konservas la sagxulon sekura.

8

Oni estas felicxa
Kiam ri ricevas
La lauxdon de aliaj,
Cxar estas malfacile scii,
Kio estas en la menso de alia homo.

9

Oni estas felicxa
Kiam ri mem
Ricevas lauxdon kaj havas sagxon en sia vivo,
Cxar malbonaj konsiloj
Estas ofte donitaj
Inter homoj.

10

La plej bona afero,
Kiun oni povas kunporti,
Estas sagxo.
Gxi estas pli bona ol ricxajxo
En nekonataj lokoj.

11

La plej bona afero,
Kiun oni povas kunporti,
Estas sagxo.
Le plej malbona afero,
Kiun oni povas kunporti,
Estas kapo plena de alkoholajxo.

12

Alkoholajxo ne estas tiel bona
Kiel oni povus pensi,
Cxar ju pli oni trinkas,
Des malpli oni farigxas sagxa.

13

Kiel birdo nomata Sensagxeco,
Kiu flugas super mangxoj,
Atendante por sxteli la sagxon de homoj;
Tiu birdo tenis min
Kiam mi estis gasto de Gunloto.

14

Mi estis ebria.
Mi estis tro ebria.
Mi estis sagxa kiam mi estis kun Fjalaro:
Trinki alkoholon estas plej bone
Kiam oni ankoraux povas konservi sian sagxecon.

15

La filo de regxo
Devus esti silenta kaj pensema,
Kaj kuragxa ankaux en batalo;
Oni estu falicxa kaj gxoja
Gxis la tago, kiam ri mem mortas.

16

La malsagxulo pensas, ke ri vivos eterne,
Se ri evitas batalon,
Sed maljuneco mortigos rin
Ecx se ri estos sxparita de lancoj.

17

La malsagxulo gapas kiam ri vizitas amikon,
Kaj murmuras kaj estas timema,
Sed se ri trinkos alkoholon, tuj,
Cxiuj scios, kia malsagxulo ri estas.

18

Nur tiu, kiu vojagxis al multaj lokoj
Kaj spertis multajn aferojn,
Povas kompreni la menso de alia homo,
Supozante, ke tiu homo ankaux estas sagxa.

19

Trinku vian alkoholon, sed modere.
Parolu sagxe aux silentu.
Neniu pensos, ke vi estas malgxentila,
Se vi enlitigxas frue.

20

Avidulo, sen sagxo,
Mangxos gxis ri malsanigxos;
La sagxuloj ofte mokas rin
Pro ria granda ventro.

21

La gregoj scias kiam iri hejmen
Kaj postlasi la pasxtantan herbon,
Sed malsagxulo ne scias
Kiom da mangxajxo povas teni ria stomako.

22

La mizerulo, malice,
Mokos cxiujn aliajn,
Sed estas nekapablas vidi
Siajn proprajn difektojn.

23

La malsagxulo restas maldorma la tutan nokton
zorgante pri cxio.
Matene, ri ankoraux maltrankviligxos
Kaj cxio ankoraux estos la sama kiel antauxe.

24

La malsagxulo pensos, ke tiuj,
Kiuj ridas pri ri, estas riaj amikoj.
Kiam ri estas kun sagxuloj, ri ne scias,
Ke ili mokas rin.

25

La malsagxulo pensos, ke tiuj,
Kiuj ridas pri ri, estas riaj amikoj.
Sed kiam ri estos jugxita ri trovos tre malmultajn,
Kiuj parolos favore pri ri.

26

Malsagxulo pensas, ke ri cxion scias,
Kiam ri sidas solaj en sia propra hejmo:
Sed ri ne povas respondi ecx unu demandon,
Kiun faras aliaj.

27

Plej bone estas, ke malsagxulo silentu,
Kiam ri estas cxirkaux aliaj,
Cxar neniu rimarkos, kiel malsagxa estas la malsagxulo,
Gxis la malsagxulo ekparolos;
Sed malsagxulo ne scias, kiel malprudentaj ri estas,
Kiam ri dauxre parolas.

28

Homo sxajnas sagxa kiam ri demandas bonajn demandojn
Kaj respondas bonajn respondojn.
Cxio, kion homoj scias, ne povas esti kasxita
Kaj estos klacxita.

29

Malsagxulo, kiu neniam cxesas paroli,
Dirante senutilajn aferojn:
Blabla busxo, se gxi ne povas esti kontrolita,
Ofte kondukos al doloro kaj problemoj.

30

Ne moku aux ruinigu la reputacion de alia,
Ecx se ri estas gasto.
Homo ankoraux aperos sagxa
Se oni ne faras al ri demandojn
Kaj ri restas ekster problemoj.

Blanket Fort Webring

<< Prev - Random - Full List - Next >>
What the heck is this?